Povus esti malfeliĉe, ke la nomo de japana monunuo estas "eno."
Oni ofte uzas "ene-n" anstataŭ "interne-n." "Ene" estas ja pli simpla, mallonga ol "interne." Sed aliflanke "ene" povas signifi "per eno." En preskaŭ ĉiuj kazoj, "ene" signifas "interne."
"Ene" estas komplete prava en esperanta gramatiko. Aldonante "e-n" al iu vorto, oni povas farigi la vorto al derivita adverbo. Tio estas tre konvena. Sed se tio naskas iom da ambigueco, oni evitus tiajn vortojn, mi opinias.
PS. Nomoj de la ĉina monunuo "Juano," korea monunuo "Ŭono," kaj japana monunuo "Eno" tute devenas de "円/圓," "rondo" en Esperanto, ĉar antikvaj moneroj estis rondaj. (ankaŭ eĉ nuntempe preskaŭ ĉiuj moneroj estas rondaj, krom kelkaj kanadaj moneroj)